
Vespere de la 8a de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj itala prezidento Sergio Mattarella kune renkontiĝis en Pekino kun duflankaj reprezentantoj, kiuj partoprenis en la kunveno de kultura kunlaboromekanismo inter Ĉinio kaj Italio kaj en la dialogokunveno de ĉinaj kaj italaj universitataj rektoroj.
La du ŝtatestroj aŭskultis raportojn de la duflankaj reprezentantoj pri kulturoj kaj universitata kunlaboro inter Ĉinio kaj Italio.
Xi rimarkis, ke la amika interkontakta historio, kiun Ĉinio kaj Italio pluigis tra mil jaroj, vitalisme nutris la dulandan kulturan interŝanĝon; per la antikva Silka Vojo ĝermis la interŝanĝo inter la Oriento kaj la Okcidento; Marco Polo malfermis la fenestron, tra kiu la okcidenta mondo komencis sian konon pri Ĉinio; senditoj, generacio post generacio, daŭrigis skribadon de ĉapitroj pri dulanda amikeco, kaj ĉio ĉi tio starigis ekzemplon de egala dialogo kaj komuna evoluado al diferencaj civilizacioj de la mondo.

Aldone, Xi emfazis, ke en la lastaj jaroj la kultura kunlaboromekanismo inter Ĉinio kaj Italio sukcesigis la du landojn en ties organizado de kultura kaj turisma jaro, iniciatis modelon de amika interŝanĝo por lokoj de uneskaj heredaĵoj, kaj krome, ĝi akcelis akademian kaj interjunulan interkontakton inter dulandaj altlernejoj kaj plivastigis ilian komunan esploradon pri novaj teknologioj, kaj en tiuj kampoj la rezultoj estis abundaj.

Mattarella faris pozitivan takson pri la gravaj kontribuoj, kiujn faris la kultura kunlaboromekanismo inter Ĉinio kaj Italio kaj la dialogokunveno de ĉinaj kaj italaj universitataj rektoroj por interkompreno, amikeco kaj kunlaboro inter la dulandaj popoloj, kaj diris, ke Italio kaj Ĉinio ambaŭ estas landoj civilizaciaj kaj antikvaj, havas brilan kulturon, kaj la dulandaj popoloj aprezas unu la alian kaj respektas sin reciproke; kaj ke anekdoto de Marco Polo, kiu kontaktiĝis kun Ĉinio, estas bona ekzemplo de la kultura interŝanĝo inter la Oriento kaj la Okcidento.
Mattarella substrekis, ke la du flankoj devas resumi spertojn, heredi amikecon, konstrui pli da pontoj de kultura interŝanĝo, intensigi solidarecon, oponi kontraŭstaron, kaj firmigi la fundamenton kaj subtenon de la itala-ĉina ampleksa strategia partnereco.