La inaŭgura ceremonio de la nova prezidento de Bocvano Duma Boko okazis la 8an de novembro en la Nacia Stadiono de la ĉefurbo Gaborone. En la inaŭgura ceremonio, Boko alvokis la popolon kuniĝi por subteni la novan registaron kaj kontribui al la ekonomia disvolviĝo de la lando.
Zimbabva prezidento Emmerson Dambudzo Mnangagwa, namibia prezidento Nangolo Mbumba, zambia prezidento Hakainde Hichilema kaj aliaj multlandaj gvidantoj ĉeestis la inaŭguran ceremonion de Boko.