La 9-an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al reĝo Norodom Sihamoni de Kamboĝo por la 71-a datreveno de sendependiĝo de Kamboĝo.
Xi montris, ke lastatempe Kamboĝo konservis politikan stabilecon, montris favoran disvolviĝon, kaj kontinue plibonigis la vivkondiĉojn de la popolo. Kiel amika najbara lando kaj proksima amiko, Ĉinio ĝojas pri tiuj atingoj. Ĉinio firme subtenos Kamboĝon por konservi stabilecon, akceli disvolviĝon kaj plibonigi la vivkondiĉojn de la popolo. Li esprimis sian fidon, ke Kamboĝo certe povos trovi disvolvan vojon taŭgan por siaj landaj kondiĉoj kaj malfermi novan paĝon en sia ŝtata konstruado.
Xi emfazis, ke en la lasta jaro, la kompleta strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Kamboĝo faris pozitivajn progresojn, altnivelaj interŝanĝoj estis oftaj, praktika kunlaboro daŭre plifortiĝis, kaj kulturaj interŝanĝoj estis viglaj, alportante realajn profitojn al la popoloj de ambaŭ landoj. Li substrekis sian altan atenton al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj esprimis sian deziron kunlabori kun reĝo Norodom Sihamoni por plifortigi la strategian gvidadon de la duflankaj rilatoj kaj kune konstrui la komunumon kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Kamboĝo en la nova epoko, per altaj kvalito, nivelo kaj normo.