Deklaro de la Ĉina Marborda Gardo pri temoj rilatantaj al Huangyan-Insulo
Shanshan Publikigita: 2024-11-10 18:05:16

Insulo Huangyan estas la propra teritorio de Ĉinio. Ĉinio dum longa tempo kontinue, pace kaj efike uzis sian suverenecon kaj jurisdikcion super Huangyan-Insulo. Lastatempe, Filipinoj ofte sendis militajn kaj policajn ŝipojn kaj aviadilojn al la maro kaj aerspaco proksime de Huangyan-Insulo por kaŭzi malordojn kaj provokojn, grave malobservante la teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio. Filipinaj aŭtoritatoj ankaŭ instigis fiŝkaptistojn eniri la lagunon de Huangyan-Insulo por kontraŭleĝaj agadoj. Laŭ raportoj, kelkaj filipinaj fiŝkaptaj ŝipoj estas suspektataj pri kontraŭleĝaj agadoj, kiel venenado de fiŝoj kaj kaptado de endanĝerigitaj akvaj specioj, tiel detruante la fragilan ekosistemon en la koncernaj maraj areoj.

La Ĉina Marborda Gardo daŭre plifortigos siajn agojn en Huangyan laŭ leĝoj kaj regularoj kiel la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Marborda Gardo, la Fiŝkapta Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Mara Media Protekto, kaj konsiderante internaciajn leĝojn kiel la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro, firme protektos la bonan ordon, la ekologian medion kaj biologiajn rimedojn en la koncernaj maraj areoj kaj rezolute defendas la teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn de la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree