La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) restas dinamika motoro de monda ekonomia kresko, kaj laŭ la Internacia Mona Fonduso (IMF), oni atendas, ke ĝi kontribuos ĉirkaŭ 60 procentojn al la monda ekonomia kresko en 2024.
La 21 membraj ekonomioj de APEK enhavas ĉirkaŭ 38 procentojn de la monda loĝantaro kaj reprezentas proksimume 61 procentojn de la tutmonda malneta enlanda produkto (MEP) en 2023, laŭ datumoj de la Monda Banko.
APEK fariĝis unu el la plej gravaj regionaj forumoj en Azi-Pacifiko. Per redukto de komercaj baroj kaj senigo je diferencoj en reglamentoj, ĝi certigis, ke varoj, servoj, investoj kaj homoj facile moviĝu trans limojn. La 31-a neoficiala kunveno de gvidantoj de la APEK malfermiĝos venontsemajne en Limo, Peruo.