Xi Jinping interparolis kun indonezia prezidento Prabowo
CMG Publikigita: 2024-11-10 17:58:47

Posttagmeze de la 9a de novembro, en la Popola Granda Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun indonezia prezidento Prabowo Subianto, kiu faras oficialan viziton al Ĉinio.

Xi rimarkis, ke en marto de la kuranta jaro, post kiam la sinjoro Prabowo estis elektita kiel prezidento, li en la unua tempo faris viziton al Ĉinio kiel sia unua lando vizitita, kaj tio montris, ke li donas grandan atenton al disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio, kaj tio montris ankaŭ altan nivelon kaj strategiecon de la dulandaj rilatoj. 

Xi emfazis, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de publikigo de la kvin principoj pri paca kunekzistado, kaj venontjare estos la 70-jariĝo de la Konferenco de Bandungo; kiel grandaj evoluantaj landoj kaj nove leviĝantaj merkatoj kaj ĉefaj membroj de la Tutmonda Sudo, Ĉinio kaj Indonezio devas reliefigi la azian valorkoncepton kun paco, kunlaboro, toleremo, integriĝo kiel kerno, aldoni novepokan enhavon al la kvin principoj pri paca kunekzistado kaj la bandunga spirito, kaj konduki la landojn de la Tutmonda Sudo al pli da solidareco kaj memfortigo kaj la tergloban regadon al pli da justo kaj racio, kaj Ĉinio volas kune kun Indonezio fari pli proksiman strategian kunagadon en plurflankaj mekanismoj, oponi kontraŭ unuflankismo kaj protektismo, kaj akceli egalan kaj ordan mondan multpolariĝon kaj ekonomian tutmondiĝon, por ke la regiono estu en paco kaj stabileco.

Prabowo diris, ke Ĉinio estas granda lando, kaj inter Indonezio kaj Ĉinio estas miljara historio de amika interkontakto; Indonezio volas kune kun Ĉinio daŭrigi altkvalitan konstruadon de “Zono kaj Vojo”, perfektigi kunlaboran aranĝon de “kvin kolonoj”, plifortigi kunlaborojn en infrastrukturo, energio, mineralo, medicinaĵo, agrikulturo, loĝdomo, surmara ekspluatado, grena sekureco, senigo je malriĉeco, ktp., kaj ĉinaj entreprenoj estas bonvenaj investi en Indonezio.

Prabowo diris ankaŭ, ke Indonezio plene subtenas la starpunkton de la ĉina registaro pri la tajvana problemo, firme sekvas la politikon pri unu Ĉinio, kaj absolute apogi la klopodon de la ĉina registaro por defendi la teritorian integrecon kaj realigi la nacian unuiĝon. Li aldonis, ke la aferoj pri Xinjiang komplete estas internaj aferoj de Ĉinio, kaj Indonezio tenas sin en la politiko ne interveni en internajn aferojn.

Post la renkontiĝo la du ŝtatestroj ĉeestis subskribon de duflankaj kunlaboraj dokumentoj pri komuna ekspluatado, blua ekonomio, akvoutiligado, mineralo kaj aliaj kampoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree