Xi respondis amikajn personojn en Brazilo
Yu Publikigita: 2024-11-11 19:56:50

Ĉina prezidento Xi Jinping lastatempe respondis leterojn de amikaj personoj el diversaj rondoj en Brazilo, instigante al ili plue kontribui al la afero de la ĉina-brazila amikeco.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Brazilo marŝis man-en-mane kaj fariĝis bonaj amikoj depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj. Ĉinio volas labori kun Brazilo por ke la ĉina-brazilaj rilatoj estu modelo de solidareco, kunlaboro, komuna disvolviĝo kaj reciproka profito inter ĉefaj evoluantaj landoj, kaj fari pli grandajn kontribuojn al la afero de paco kaj progreso de la homaro. Li bonvenigis la brazilajn amikojn viziti Ĉinion por rigardi kaj sperti la modernigon de Ĉinio. Li esprimis la esperon, ke popoloj de la du landoj ludos pozitivan rolon en antaŭenigo de plua disvolviĝo de la ĉina-brazilaj rilatoj.

Pli ol 100 brazilaj amikoj, inkluzive de Henrique Magalhães Teixeira, iama vicurbestro de la brazila urbo Campinas, membroj de la Brazila-Ĉina Amikeca Societo, instruistoj kaj studentoj de la Universitato de San-Paŭlo kaj la Ŝtata Universitato de San-Paŭlo, lastatempe sendis leterojn al prezidanto Xi, esprimante dankojn al la ĉina registaro kaj ĉinaj kompanioj kaj universitatoj pro ilia kontribuo al amikaj interŝanĝoj inter Brazilo kaj Ĉinio kaj al plibonigo de la vivteno de lokanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree