Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al la Amaskomunikila kaj Pensfabrika Forumo de Tutmonda Sudo.
Xi diris, ke nun la Tutmonda Sudo kreskas kun forta impeto kaj ludas ĉiam pli gravan rolon en la afero de homa progreso, kaj Ĉinio ĉiam estas membro de la Tutmonda Sudo kaj ĉiam apartenos al la evoluanta mondo.
Xi diris, ke Ĉinio volas labori kune kun landoj de Tutmonda Sudo por praktiki veran multflankismon, rekomendi egalan kaj ordan multpolusan mondon kaj universale utilan kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon, en la komuna klopodo por konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.