Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan leteron al Universitato Sun Jat-sen okaze de ĝia centjara jubileo.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis gratulon al la fakultato, studentoj kaj enlandaj kaj eksterlandaj eksstudentoj de la universitato.
Xi urĝis la universitaton akordigi sian disvolviĝon kun ĉefaj naciaj strategioj kaj la bezonoj de la disvolvado de la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao.
Li diris, ke la universitato devas akceli klopodojn por konstrui sin en mondklasan universitaton kun ĉinaj trajtoj kaj fari gravan kontribuon por antaŭenigo de la ĉina modernigo.
La letero de Xi estis laŭtlegita en kunveno memorfestanta la centjaran jubileon de la universitato, okazigita marde en Kantono, ĉefurbo de la ĉina suda provinco Guangdong.
La universitato, fondita en 1924, kulturis pli ol 800 000 profesiulojn de diversaj kampoj dum sia jarcent-longa historio.