En ĉijara ĈIIE, Norvegio unuafoje partoprenis la nacian ekspozicion kaj okazigis serion da agadoj. Henning Kristoffersen, komerca konsilanto de Norvega Ambasadorejo al Ĉinio kaj direktoro de Innovation Norway China, diris en intervjuo, ke la ĈIIE estas bonega ŝanco por norvegaj kompanioj pliigi siajn videblecojn en la ĉina merkato. La du flankoj prenis la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Norvegio kiel ŝancon por profundigi ekonomian kaj komercan kunlaboron. Li estas plena de fido al la estonta ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Norvegio.