Lastatempe, en Limao, Peruo, kaj San-Paŭlo, Brazilo, estis lanĉitaj altkvalitaj programoj de Ĉina Komunikila Grupo. Pli ol 20 programoj de Ĉina Komunikila Grupo, inkluzive de la dokumenta filmo "Renkontiĝo kun Xi Jinping" estis elsenditaj en pli ol 30 lokaj ĉefaj amaskomunikiloj kaj estis vaste laŭditaj de peruaj kaj brazilaj spektantaroj.
La programoj prezentis la grandan viglecon de Ĉinio en la nova epoko al la loka publiko kaj montris la belan vizion de kunlaboro inter Ĉinio kaj Peruo kaj inter Ĉinio kaj Brazilo por kungajnaj rezultoj. Homoj en Peruo kaj Brazilo diris, ke la elseno de la programoj antaŭenigis kulturajn interŝanĝojn inter ĉinaj kaj la lokanoj kaj plibonigis la reciprokan komprenon.
Dr. Hector Bejar Rivera, perua eksministro pri eksteraj aferoj, diris, "Renkontiĝo kun Xi Jinping" estas bonega dokumenta filmo por peruanoj. Mi pensas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Peruo estas precipe gravaj por Peruo. La politikoj de prezidanto Xi reflektas la komunajn atendojn de multaj homoj hodiaŭ, liverante novan perspektivon de tutmondiĝo. Ĉi tiu koncepto validas ne nur por tutmonda komerco sed ankaŭ por ĉiuj kulturaj interŝanĝoj.
Perua politika analizisto Jorge Perazzo diris, ke la vojo al prospero estas nedisigebla de kolektiva forto kaj la spirito de unueco. Vizaĝ al krizo, neniu povas disvolviĝi sole, kaj novaj evoluoj devas fidi la komunajn klopodojn de komunumoj.
Brazila produktoro Giovani Caldano diris, “Kiam mi spektis ĉi tiujn programojn, ili tre interesis min. Tiuj ĉi filmoj pri Ĉinio vekis mian deziron viziti ĉi tiujn lokojn kun historiaj restaĵoj apartenantaj al la homaro. Tio, kion mi vidis en la video, estis moderna Ĉinio kun prospera ekonomio kaj nuntempa arkitekturo.