La kombinaĵo de la kargospacoŝipo Tianzhou-8 kaj portoraketo Changzheng-7 Y9 estis vertikale transigita al la lanĉejo merkrede.
La kargospacoŝipo estos lanĉita en konvena tempo en proksima estonteco, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.
La agentejo diris, ke ĉiuj instalaĵoj kaj ekipaĵoj ĉe la Wenchang-a Kosmodromo en la ĉina suda insula provinco Hainan estas en bona stato, kaj diversaj antaŭlanĉaj funkcikontroloj kaj komunaj provoj estos faritaj laŭplane.