Subskribita artikolo de Xi publikigita en perua ĵurnalo
Qiujieming Publikigita: 2024-11-14 15:06:40

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en subskribita artikolo publikigita ĵaŭde en perua ĵurnalo El Peruano, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Peruo por efektivigi veran multflankismon, antaŭenigi egalan kaj bonordan multpolusan mondon kaj universale utilan kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon.

La artikolo titolita Ĉina-perua amikeco: Velo al eĉ pli brila estonteco estis publikigita dum la vojaĝo de Xi al Peruo por la 31a Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Limo kaj ŝtata vizito al la latinamerika lando.

Xi rimarkis, ke la mondo spertas pli rapidan transformiĝon neviditan en jarcento, kaj la homaro denove venis al vojkruciĝo en la historio.

Li aldonis, ke Ĉinio volas kunlabori kun Peruo por kune efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, kaj konstrui kune komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree