La Ministerio pri Edukado diris ĵaŭde, ke la Monda Konferenco pri Disvolvado de Profesia kaj Teknika Edukado 2024 laŭplane okazos de la 20a ĝis la 22a de novembro en la municipo Tianjin, norda Ĉinio.
“La konferenco, kiel esenca paŝo por plifortigo de la internacia influo de Ĉinio en profesia edukado, estas plene preta,” diris Peng Binbai, oficialulo de la ministerio, en gazetara konferenco okazigita en Pekino.
Peng diris, ke la esprimo de la temo de ĉi-jara kunveno, "Novigo Povigas la Estontecon, Lertecoj Iluminas Novan Vivon", estis tradukita en 101 lingvojn, por antaŭenigi disvastigon de ĉi tiu koncepto de profesia edukado en pli vastaj kampoj kaj inter pli granda loĝantaro.
Peng aldonis, ke ĝis ĵaŭde matene, pli ol 600 fremdaj gastoj el 77 landoj kaj regionoj, inkluzive de pli ol 40 ministronivelaj oficialuloj, konfirmis sian ĉeeston.