Oficialaj donitaĵoj montris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Peruo daŭre profundigis duflankan komercan kunlaboron en la lastaj jaroj.
De 2016 ĝis 2023, la duflanka komerco kreskis je averaĝa jara rapido de 14,6%, laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Ĝenerala Dogana Administracio de Ĉinio.
Laŭ la donitaĵoj, en la unuaj 10 monatoj de la kuranta jaro, la duflanka komerco pliiĝis je 16,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 254,69 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 35 miliardoj da usonaj dolaroj).
Inter januaro kaj oktobro, Ĉinio eksportis 40,43 miliardojn da juanoj da mekanikaj kaj elektraj produktoj al Peruo, kio konsistigis duonon de la tuta eksportado de Ĉinio al Peruo.
La eksportado de ĉinaj aŭtoj kaj vicpecoj, poŝtelefonoj, tekokomputiloj kaj hejmaj aparatoj rapide kreskis dum ĉi tiu periodo.
En la sama periodo, Ĉinio importis el Peruo metalan ercon valorantan je 148,95 miliardoj da juanoj kaj agrikulturajn produktojn valorantajn je 14,47 miliardoj da juanoj, markante la kreskon de 19,2% kaj 23,8% respektive.
Ĉinio kaj Peruo starigis ampleksan strategian partnerecon en 2013. Ĉinio nun estas la plej granda komerca partnero, eksporta merkato kaj importfonto de Peruo.