Kamboĝa altranga oficialulo diris merkrede, ke la ĉina iniciato Zono kaj Vojo helpis akceli la disvolviĝon de la sistemoj de profesia edukado kaj trejnado en Kamboĝo kaj aliaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL).
Om Romny, ŝtatsekretario de la Ministerio pri Edukado, Junularo kaj Sporto de Kamboĝo, diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo ege kontribuis al disvolviĝo de la profesia edukado kaj trejnado en Kamboĝo kaj aliaj membroŝtatoj de ASOAL per plibonigo de infrastrukturo, ekonomia kresko kaj disvolvado de kapabloj plenumantaj regionajn bezonojn.
"La iniciato subtenis teknikan kaj profesian edukadon kaj trejnadon per financa helpo al grandskalaj infrastrukturaj projektoj postulantaj kvalifikitajn laborulojn, tiel pliigante postuladon pri profesia trejnado en konstruado, inĝenierio kaj loĝistiko," li diris al la novaĵ-agentejo Xinhua.
Parolante pri la perspektivo de profesia edukado kaj trejnado en Kamboĝo, la oficialulo diris, ke la lando klopodas evoluigi lertan laborforton, kiu kongruas kun naciaj kaj internaciaj postuloj.