Ĉina kaj perua ŝtatestroj ĉeestos inaŭguron de haveno Chancay per video
Yu Publikigita: 2024-11-14 21:51:30

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en subskribita artikolo publikigita ĵaŭde en la perua ĵurnalo El Peruano, ke dum la vizito, li kaj prezidento Dina Boluarte ĉeestos la inaŭguran ceremonion de la haveno Chancay per video.

La artikolo, titolita Ĉina-Perua Amikeco: Ekveturu al Pli Brila Estonteco, estis publikigita, kiam Xi vojaĝas al Peruo por la 31a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK en Limao kaj ŝtata vizito al la latin-amerika lando.

Xi diris, ke la finkonstruiĝo de la haveno Chancay ebligos al Peruo starigi multdimensian, diversan kaj efikan reton de konektebleco de marbordo al landinterno, de Peruo al Latin-Ameriko kaj plue al Karibio. "Ĝi ankaŭ helpos konstrui Inkaan Vojeton de la Nova Epoko kun la haveno Chancay kiel la deirpunkto, tiel akcelante la ĝeneralan disvolviĝon kaj integriĝon de la regiono," li aldonis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree