Aranĝoj de ĉina-latinamerikaj kulturaj interŝanĝoj okazis en Peruo kaj Brazilo
Yu Publikigita: 2024-11-14 15:17:05

Serio da aranĝoj de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko okazis lastatempe en Peruo kaj Brazilo, kio plibonigis reciprokan komprenon kaj profundigis kulturajn interŝanĝojn.

La 6an de novembro okazis en Limao, Peruo, la Forumo 2024 pri Dialogo inter la Civilizacioj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj Karibio (ALK). Pli ol 150 politikaj gvidantoj, akademiuloj kaj komercaj reprezentantoj el Ĉinio, Peruo, Argentino kaj pli ol 10 aliaj latin-amerikaj landoj kunvenis por diskuti pri la temo "Civilizacia Heredaĵo kaj Moderna Disvolviĝo".

Tiutage en Limao okazis la komenca ceremonio de la televida programo Ĉina Horo kaj Ĉina Aŭdvida Monato.

La programo prezentos diversajn altkvalitajn ĉinajn aŭdvidajn programojn, inkluzive de la Trikorpa Problemo, Minning-urbeto kaj la Rakonto de Rozo.

La okazaĵo ankaŭ inkludis la latin-amerikan debuton de la hispana eldono de la Tri-Korpa Problemo, dubladan prezentadon de la serioj, la internacian debuton de Birdrigardo de Nova Chongqing, kaj videan ekspozicion titolitan "Nova Chongqing en Lumo kaj Ombro".

Lunde en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, inaŭguriĝis fotoalbumo kaj fotoekspozicio "Bela Ĉinio, Bela Brazilo", montrante la naturan belecon, historion, kulturon, ekonomian ligitecon, kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaborajn atingojn inter Ĉinio kaj Brazilo.

Marde okazis interŝanĝa aktivado en la Universitato de San-Paŭlo, kie pli ol 200 studentoj, instruistoj kaj gastoj partoprenis en diskutoj pri plifortigo de interpopolaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Brazilo.

La universitato aranĝis ankaŭ ekspozicion fokusiĝantan al opinioj de brazilaj junuloj pri Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree