Reprezentantoj de ĉirkaŭ 100 pensfabrikoj tra la mondo kolektiĝis en Nankino, Jiangsu-provinco de orienta Ĉinio, por la dua Pensfabrika Dialogo de Tutmonda Sudo. La okazaĵo estas planita komenciĝi ĵaŭdon. Antaŭ la malfermo, akademiuloj kaj spertuloj parolis libere por interŝanĝi siajn opiniojn pri la rolo de la Tutmonda Sudo, kaj kiel tiuj landoj povas kunlabori por trakti defiojn kaj protekti pacon kaj sekurecon.