En Peruo baldaŭ okazos grava aktivado en ĉi tiu semajno, t.e. la 31-a Neoficiala Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), kaj ĉina prezidanto Xi Jinping laŭinvite ĉeestos ĝin. "Povigo, inkluziveco, kresko" - ĉirkaŭ ĉi tiu temo, personoj el politikaj kaj komercaj rondoj de 21 ekonomioj en la azi-pacifika regiono diskutos pri temoj kiel plifortigo de malferma, libera kaj inkluziva komerco, antaŭenigo de daŭrigebla ekonomia kresko kaj antaŭenigo de tutmonda energitransformo. Ĉiuj partioj atendas, ke ĉi tiu pintkunveno liberigos fidon pri plifortigo de malferma kunlaboro kaj akcelos tutmondajn disvolvajn atendojn.
Dum longa tempo, la azi-pacifika regiono estas ankro de tutmonda disvolviĝo kaj stabileco. La Azi-Pacifika regiono, kun triono de loĝantaro de la mondo, okupas pli ol 60% de la tutmonda ekonomio, kaj preskaŭ duono de la tutmonda komerco. Ĝi estas grava motoro por la monda ekonomia kresko. Laŭ kalkulo de Internacia Mona Fonduso, la azi-pacifika ekonomia kresko espereble atingos 4,2% ĉi-jare, multe pli alta ol la tutmonda ekonomia kresko de 2,9%.
Kial Azio-Pacifiko povas esti gvidanto de la mondo en disvolviĝo? Tio estas ne nur pro la longedaŭra paco kaj stabileco en la regiono, sed ankaŭ nedisigebla de la kontribuo de APEK. Ekde sia fondiĝo antaŭ 35 jaroj, APEK ĉiam persistas en siaj originalaj intencoj de malfermiteco kaj inkluziveco, komuna disvolvado, kaj serĉado de komunaj punktoj rezervante diferencojn, antaŭenigis liberaligon de komerco kaj faciligon de investado, kaj ekonomian kaj teknologian kunlaboron, kaj daŭre plialtigis nivelon de ekonomia integriĝo en la regiono. Donitaĵoj montras, ke en la unuaj 30 jaroj post la fondiĝo de APEK, la averaĝa dogannivelo en la regiono falis de 17% al 5%, kaj ĝia kontribuo al monda ekonomia kresko atingis 70%.
Kiel grava ekonomio en la Azi-Pacifiko, Ĉinio aktive partoprenas en kunlaboroj kadre de APEK kaj fariĝas la movforto kaj motoro de kunlaboroj en la azi-pacifika regiono. Nun Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de 13 ekonomioj de APEK, kontribuante 64,2% al ekonomia kresko de Azi-Pacifiko.
"Kiel gvidantoj de la azi-pacifika regiono, ni devas profunde pripensi, kian Azi-Pacifikon ni volas alporti al la mezo de ĉi tiu jarcento? Kiel krei la venontajn 'orajn tridek jarojn' de azi-pacifika disvolvado? Kiel pli bone ludi rolon de APEK en ĉi tiu procezo?” En la Neoficiala Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK de la pasinta jaro, la vortoj de ĉina prezidanto Xi Jinping meritas pripensadon.
Persisti en malfermiteco kaj kunlaboro - tio estas ŝlosilo de la sukceso de la Azi-Pacifiko. La monda situacio estas kompleksa kaj severa, azi-pacifikaj ekonomioj devas koncentriĝi al komunaj interesoj, subteni liberan komercon kaj investon, oponi protektismon kaj kune konstrui malfermitan, dinamikan, fortan kaj pacan azi-pacifikan komunumon kaj krei novan "orajn tridek jarojn" por azi-pacifika kunlaboro. Nun la mondo alfrontas nekvietecon, tia gvidado estas ege grava.