La opinisondo kune farita de CGTN kaj Renmin-Universitato de Ĉinio, kaj per la Nov-Epoka Instituto pri Internacia Komunikado, kovris 7 658 enketitojn tra 38 landoj. 90,3 procentoj de enketitoj opinias, ke trakti klimatan ŝanĝiĝon estas urĝa, kaj ke la internacia komunumo devas atingi konsenton kaj fari pli praktikajn paŝojn.
Laŭ la opinisondo, 87 procentoj de enketitoj indikis, ke plifortigi internacian kunlaboron estas la ŝlosilo por atingi pli efikan tutmondan klimatan regadon. Tamen, kompare kun enketitoj el evoluintaj landoj, tiuj el evoluantaj landoj elmontras pli fortan volon, kaj ankaŭ pli grandan persistemon kaj rezolucion en traktado de problemoj pri klimata ŝanĝiĝo.
La opinisondo indikis, ke 80,8 procentoj de enketitoj el evoluantaj landoj esprimis "preton pagi aparte por ekologiemaj produktoj", tio estas 26,5 procentpunktoj pli alta ol enketitoj el evoluintaj landoj. Aldone, 86,6 procentoj de enketitoj el evoluantaj landoj aktive akceptas novajn energiteknologiojn kaj produktojn, 17 procentpunktoj pli alta ol tiu en evoluintaj landoj. Krome, 96,1 procentoj de enketitoj el evoluantaj landoj subtenas akceli la disvolviĝon de verdaj industrioj por alfronti klimatan ŝanĝiĝon, preskaŭ 11 procentpunktoj pli alta ol tiu de evoluintaj landoj.
La opinisondo inkludis enketitojn de ambaŭ evoluintaj landoj, kiel ekzemple Usono, Germanio kaj Japanio, same kiel de evoluantaj landoj, kiel ekzemple Argentino, Hindio kaj Kenjo.