Ĉina Popola Respubliko subskribis kun Perua Respubliko Komunan Deklaron pri Profundigo de Ampleksa Strategia Partnereco
Mirinda Publikigita: 2024-11-15 11:45:59

Invitite de perua prezidento Dina Boluarte, ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtatan viziton en Peruo ekde la 14a de novembro. La du ŝtatestroj faris interparolon en la Prezidenta Palaco en Limao, profunde interŝanĝis opiniojn de la duflankaj rilatoj kaj demandoj de komunaj zorgoj kaj atingis vastajn konsentojn.

En la Komuna Deklaro pri Profundigo de Ampleksa Strategia Partnereco, la du flankoj esprimas kontenton pri riĉaj atingoj de la interparolo, kio profundigos kunlaborajn rilatojn inter la du flankoj en infrastrukturo, energio kaj minindustrio kaj aliaj strategiaj kampoj. Ambaŭ flankoj emfazis, ke la Kuna Agplano de 2024 ĝis 2029 havas gravan signifon por antaŭengi la rilatojn inter la du landoj kaj la du flankoj promesis preni konkretajn agojn por efektivigi la planon. 

La du flankoj konsentis plue fortigi altnivelan kontakton, antaŭenigi interŝanĝojn inter registaroj, lokoj kaj departementoj por multigi la reciprokan konfidon. 

Ĉinio daŭre liveros al Peruo laŭeblan ekonomian kaj teknikan helpon kaj antaŭenigi kune kun la perua registaro daŭripovan disvolvon de ekonomio kaj socio de Peruo, praktiki kunlaborajn projektojn en popolvivo kaj fortigi ekspluatadon kaj kunlaboron de homresursoj.

En tutmonda regado, la du flankoj reasertis persisti en multflankismo, protekti internacian sistemon kun UN en kernon kaj internaciajn ordojn surbaze de internaciaj leĝoj, iniciati plifortigon de multflanka kunlaboro kaj kune trakti tutmondajn defiojn. 

Xi esprimas sinceran dankon al prezidento Boluarte kaj la perua popolo pro varma kaj amika akcepto. La du flankoj reasertis, kadre de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Peruo, plue profundigi amikajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj kaj konstrui estontecon de kuna prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree