Xi Jinping faris skribitan paroladon post alveno ĉe Callao-Aerbazo en Limao, Peruo
Shanshan Publikigita: 2024-11-15 04:00:01

Ĵaŭde laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris skribitan paroladon post alveno ĉe Callao-Aerbazo en Limao, Peruo.

Xi diris, ke invitite de perua prezidento Dina Boluarte, li ĝojas fari refojan ŝtatan viziton al la Respubliko de Peruo kaj ĉeesti la 31-an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Denove vizitante la longhistorian, belan kaj prosperan landon, li sentis lin tre afabla. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, li transdonis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la peruaj registaro kaj popolo.

Xi anoncis, ke dum la vizito, li interparolos kun perua prezidento Dina Boluarte kaj profunde interŝanĝos opiniojn kun ŝi pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Peruo, pragmata kunlaboro en diversaj kampoj kaj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj aferoj. Li ankaŭ ĉeestos la malferman ceremonion de la Chancay-Haveno kune kun prezidento Boluarte. Li kredas, ke kun la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, ĉi tiu vizito kondukos la ĉina-peruan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo kaj antaŭenigos pragmatan kunlaboron inter la du landoj en diversaj kampoj por akiri pli multajn novajn fruktojn.

Xi ankaŭ ĉeestos la 31-an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), kaj kune kun diversaj flankoj antaŭenigos plenan sukceson de la kunveno kaj faros novajn kontribuojn al konstruado de malfermita azi-pacifika ekonomio, akcelo de kresko de monda ekonomio kaj konstruo de la komunumo kun komuna estonteco en Azi-Pacifiko.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree