Komuna deklaro pri profundigo de ĉina-perua ampleksa strategia partnereco publikigita ĵaŭde diris, ke Ĉinio kaj Peruo bonvenigas la subskribon de protokolo pri altgradigo de la duflanka liberkomerca interkonsento dum la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping.
La deklaro diris, ke la du landoj kune esploros novajn ŝancojn por kunlaboro en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo por atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn, kaj antaŭenigi daŭripovan disvolviĝon de la du landoj.
Ĝi diris, ke Ĉinio kaj Peruo pretas inkluzivi projektojn en tiaj emerĝantaj kampoj kiel cirkla ekonomio, daŭripova agrikulturo, industriaj kaj provizaj ĉenoj, cifereca ekonomia investo kaj verda disvolviĝo en duflankan kunlaboron.
La du landoj bonvenigis la starigon de ĉina-peruaj aviadaj ligoj fare de ĉinaj flugkompanioj per kodo-kundivido, por kulturi la merkaton por malfermo de rektaj flugoj.
Ili emfazis la gravecon de kunlaboro en kapablokonstruo de artefarita intelekto, kaj plibonigo de la cifereca konkurencivo de ĉiuj homoj, precipe vundeblaj grupoj.
La deklaro diris, ke Ĉinio kaj Peruo volas plifortigi sian kunlaboron pri fiŝkapta industrio, por antaŭenigi la daŭripovan disvolviĝon de ĉi tiu industrio.
La du landoj reasertis sian sindevontigon al multflankismo, promesante subteni la internacian sistemon kun UN kiel la centro kaj la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo.