Revuo Qiushi publikigis gravan artikolon de Xi Jinping pri altkvalita disvolvo de loĝantaro
Mirinda Publikigita: 2024-11-15 16:38:34

Laŭ Xinhua Novaĵ-Agentejo en la 15-a de novembro, la 22-a numero de la revuo "Qiushi" eldonita la 16-an de novembro publikigos gravan artikolon "Subtenado de la ĉina modernigo kun altkvalita disvolvo de loĝantaro" de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

La artikolo emfazas, ke la lando delonge estas la plej loĝata lando en la mondo, kaj la disvolvo de la loĝantaro estas grava afero rilata al la granda revigliĝo de la ĉina nacio. Sinteza juĝo montras, ke kun la ekonomia kaj socia evoluo kaj ŝanĝiĝoj en la aĝostrukturo de la loĝantaro, Ĉinio ĝenerale transiris de loĝantarkresko al redukta evoluado, kio montris evidentan tendencon kun trajtoj de malalta naskokvanto, maljuniĝo kaj diferencoj de loĝantara kresko en regionoj kaj malpliigo. Antaŭenigo de ĉina modernigo alfrontas novajn demografiajn medion kaj kondiĉojn. Ni devas plene kompreni kaj ĝuste rigardi la novan situacion de la loĝantara disvolviĝo de la lando.

La artikolo prezentas ĉefajn taskojn por ĉina modernigo kun altkvalita disvolvo de loĝantaro. La taskoj estas profundigi reformon kaj novigon de eduko kaj sanzorgo por ĉuflanke altigi ĝeneralan kvaliton de loĝantaro; starigi kompletan politikan sistemon por subteni naskon; fortigi ekspluatadon kaj utiligon de homaj resursoj kaj pliigi efikan provizon de laborfortoj por la tuta socio; praktiki aktivan strategion por trakti maljuniĝon kaj pli bone administri rilatojn inter la loĝantaro, la ekonomia socio kaj la resursoj kaj medio por protekti loĝantaran sekurecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree