Ĉinio kaj Peruo subskribis protokolon por altgradigi liberkomercan interkonsenton
Yu Publikigita: 2024-11-15 22:05:44

Ĉinio kaj Peruo subskribis protokolon por altgradigi la duflankan liberkomercan interkonsenton en Limao, la ĉefurbo de Peruo, laŭ la Ministerio pri Komerco de Ĉinio.

La protokolo estis subskribita ĵaŭde de ĉina ministro pri komerco Wang Wentao kaj perua ministro pri ekstera komerco kaj turismo Ursula Leon Chempen, nome de iliaj respektivaj registarojn.

Surbaze de la origina liberkomerca interkonsento subskribita en 2009, la protokolo celas optimumigi kondiĉojn en diversaj kampoj, inkluzive de reguloj de origino, doganaj proceduroj kaj komerca faciligo, rajtoj pri intelekta proprieto kaj servokomerco.

La Ministerio pri Komerco diris, ke la protokolo ankaŭ enkondukas kvin novajn kondiĉojn, kiuj kovras kunlaboron pri normoj kaj taksado de konformeco, konkurenca politiko, elektronika komerco, tutmondaj provizĉenoj kaj medio kaj komerco.

La subskribo de la protokolo helpos liberigi la potencialon de duflanka komerco kaj investa kunlaboro, krei pli bonan komercan medion por kompanioj de ambaŭ landoj, pli bone protekti kaj antaŭenigi dudirektan investon, kaj liveri pli da efektivaj avantaĝoj al entreprenoj kaj popoloj de ambaŭ landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree