Ĉina defenda proparolanto: Usono estas plej granda minaco al kosma sekureco
Yu Publikigita: 2024-11-15 22:01:52

Proparolanto de la Ministerio pri Nacia Defendo de Ĉinio, Zhang Xiaogang, diris vendrede, ke faktoj pruvis, ke Usono estas la plej granda minaco al la kosma sekureco kaj la plej granda instiganto de la kosma vetarmado.

Zhang faris la rimarkojn responde al amaskomunikila demando pri usonaj planoj aranĝi kontraŭsatelitajn armilojn celantajn Rusion kaj Ĉinion en 2025.

Zhang diris, ke Usono uzis la tiel nomatan "ĉinian minacon en la kosmo" kiel pretekston por dispozicio de armiloj, kiuj celas satelitojn. "Tio pure estas distordo de faktoj kaj estas kiel ŝtelisto krianta 'kaptu la ŝteliston'."

La proparolanto diris, ke Usono konsideras kosmon kiel "militbatalan domajnon" kaj plifortigas siajn kosmajn trupojn, starigas militajn aliancojn kaj militecigas la kosmon.

Zhang diris, ke ĉi tiuj agoj estas gravaj minacoj al la komunaj sekurecaj kaj disvolvaj interesoj en la kosmo de ĉiuj landoj.

Li rimarkigis, ke la ĉina flanko rekomendas la pacan uzadon de la kosmo, oponas armiligon de la kosmo kaj vetarmadon en la kosmo, kaj antaŭenigas konstruadon de la homa komunumo kun komuna estonteco en la kampo de la kosmo.

"Ni urĝas la usonan flankon ĉesigi disvastigon de nerespondecaj rimarkoj, haltigi grandigon de sia arsenalo kaj militajn preparojn en la kosmo, kaj kontribui al konservado de daŭra paco kaj sekureco de la kosmo", diris Zhang.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree