Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Limaon
Lucia Publikigita: 2024-11-15 02:17:54

Ĵaŭde laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Limaon, ĉefurbo de Peruo, por ĉeesti la 31an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj fari ŝtatan viziton al la lando.

Xi faris skribitan paroladon post alveno ĉe Callao-Aerbazo en Limao, Peruo.

Xi diris, ke invitite de perua prezidento Dina Boluarte, li ĝojas fari refojan ŝtatan viziton al la Respubliko de Peruo kaj ĉeesti la 31-an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Denove vizitante la longhistorian, belan kaj prosperan landon, li sentis lin tre afabla. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, li transdonis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la peruaj registaro kaj popolo.

Xi diris ankaŭ, ke li ĉeestos la 31-an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), kaj kune kun diversaj flankoj antaŭenigos plenan sukceson de la kunveno kaj faros novajn kontribuojn al konstruado de malfermita azi-pacifika ekonomio, akcelo de kresko de monda ekonomio kaj konstruo de la komunumo kun komuna estonteco en Azi-Pacifiko.

Cai Qi, Wang Yi kaj aliaj akompanantaj personoj alvenis per la sama aviadilo.

Kiam prezidanto Xi Jinping veturis de la flughaveno al sia hotelo, reprezentantoj de ĉinoj en Peruo, ĉinaj kompanioj, internaciaj studentoj kaj lokaj loĝantoj vicis la vojon por bonvenigi lin, svingante la naciajn flagojn de Ĉinio kaj Peruo, batante gongojn kaj tamburojn, kaj dancante Leonon, kore bonvenigas la viziton de Xi Jinping.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree