"Ĉinio klopodos atingi maksimuman karbon-emision antaŭ 2030 kaj karbonneŭtralecon antaŭ 2060" "Ĝis 2030, la karbondioksida emisio de Ĉinio por unuo de MEP estos reduktita je pli ol 65 procentoj kompare kun 2005"...… Alfronte al la enormaj defioj kaj minacoj prezentitaj de klimata ŝanĝiĝo, Ĉinio aktive traktas la problemon per specifaj agoj, liverante pli da "ĉinaj solvoj" por tutmonda klimata regado.
La opinisondo kune farita de CGTN kaj Renmin-Universitato de Ĉinio, kaj per la Nov-Epoka Instituto pri Internacia Komunikado, kovris 7 658 enketitojn tra 38 landoj. 83,5 procentoj de enketitoj pozitive taksis la klopodojn kaj kontribuojn de Ĉinio al tutmonda klimata regado. Ili opinias, ke la iniciatemaj agoj de Ĉinio en traktado de klimata ŝanĝiĝo injektis fidon kaj forton en la komunan klopodon por konstrui puran kaj belan mondon.
Koresponde 79,7 procentoj de tutmondaj enketitoj opinias, ke tio pruvas la firman engaĝiĝon kaj respondecon de Ĉinio en klimata regado, kaj 85,3 procentoj rigardas Ĉinion kiel gvidanton kaj ŝlosilan partoprenanton en tutmonda klimata regado.
La opinisondo inkludis enketitojn de ambaŭ evoluintaj landoj, kiel ekzemple Usono, Germanio kaj Japanio, same kiel de evoluantaj landoj, kiel ekzemple Argentino, Hindio kaj Kenjo.