Xi renkontiĝis kun tajlanda ĉefministro
Qiujieming Publikigita: 2024-11-15 23:45:31

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede diris, ke Ĉinio kaj Tajlando devas akceli la konstruadon de la Ĉina-Tajlanda Fervojo kaj vastigi kunlaboron en emerĝantaj kampoj kiel nova energio, cifereca ekonomio kaj artefarita inteligenteco.

Xi faris la rimarkojn dum la renkontiĝo kun tajlanda ĉefministro Paetongtarn Shinawatra okaze de la 31a Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK.

Xi alvokis la du landojn plibonigi kulturan, edukan kaj junularan interŝanĝojn, organizi tiajn okazaĵojn kiel la sanktigon de la Budho-dento-relikvo en Tajlando, profundigi la ligon inter la du popoloj kaj transdoni la amikecon inter Ĉinio kaj Tajlando de generacio al generacio.

Paetongtarn diris, ke la mondo kaj la regiono nuntempe atestas kreskantan kaoson, kaj la serio de tutmondaj iniciatoj prezentitaj de Ĉinio estas strategie antaŭrigardantaj kaj favoraj al plifortigo de internacia solidareco kaj kunlaboro.

Paetongtarn diris ankaŭ, ke Tajlando pretas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio de multflankaj kadroj kiel APEK kaj kune protekti la liberkomercan sistemon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree