"Peruo estas najbaro de Ĉinio sur la alia flanko de Pacifiko." La ĉiam pli striktaj ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj kaj kulturaj interŝanĝoj daŭre proksimigas Ĉinion kaj Peruon kiel transoceanajn amikojn kaj najbarojn. Dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Peruo, CGTN, per la Novepoka Internacia Komunikada Esplorinstituto kaj la Centro por Progresintaj Naciaj Studoj de Peruo, unuafoje lanĉis opinisondon pri "Favoreco de Peruo al Ĉinio en 2024" al 1 111 peruaj enketitoj. En la opinisondo, la respondantoj ĝenerale pozitive taksas la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Peruo kaj la atingojn de praktika kunlaboro, atendas starigi "peruan modelon" por rilatoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj altnivelan kunlaboron inter la landoj de la "Tutmonda Sudo”.
CGTN Poll: Peru looks to build "Peruvian model" for Global South cooperation