Xi Jinping faras skriban paroladon al Pintkunveno de Komercaj Gvidantoj de APEK
Selena Publikigita: 2024-11-16 02:53:49

Antaŭtagmeze de la 15a de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris skriban paroladon kun la titolo "Kapti Tendencon de la Epoko kaj Kune Akceli Mondan Prosperon" al la Pintkunveno de Komercaj Gvidantoj de APEK en Limao.

Xi montris, ke la ekonomia tutmondiĝo estas objektiva postulo por la disvolviĝo de sociaj produktaj fortoj kaj certa rezulto de scienca kaj teknologia progreso. Spite al kontraŭventoj kaj inversaj ondoj, la ekonomia tutmondiĝo ĉiam estas la ĝenerala tendenco. Ago apartigi la mondon per ajna preteksto estas retroturni la radon de la historio. Ju pli malfacila estas la momento, des pli certa ni devas esti. Ni devas ĝuste gvidi la direkton de ekonomia tutmondiĝo, kunlabori por antaŭenigi inkluzivan ekonomian tutmondiĝon, kaj antaŭenpuŝi ekonomian tutmondiĝon en novan etapon, kiu estas pli dinamika, inkluziva kaj daŭrigebla, kaj pli bone profitigas diversajn landojn kaj grupojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree