Xi renkontiĝis kun singapura ĉefministro
Qiujieming Publikigita: 2024-11-16 00:52:29

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Singapuro por teni la ĝeneralan direkton de ilia amikeco kaj daŭrigi marŝi antaŭen man-en-mane sur la vojo de modernigo.

Xi faris la rimarkojn en renkontiĝo kun singapura ĉefministro Lawrence Wong okaze de la 31a Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Singapuro estas amikaj najbaroj kaj gravaj kunlaboraj partneroj, dirante, ke sub la zorgema nutrado de sinsekvaj generacioj de gvidantoj de la du landoj, la dulandaj rilatoj daŭre kreskas, donante bonan ekzemplon de reciproka profito kaj komuna disvolviĝo.

Xi diris, ke fronte al ŝanĝiĝoj neviditaj en jarcento en la mondo, Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Singapuro en multflankaj mekanismoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj APEK, kaj kune pledi por egala kaj orda multpolusa mondo kaj universale utila kaj inkluziva ekonomia tutmondiĝo.

Wong diris, ke la du landoj konservis striktan altnivelan kontakton kaj fortan disvolvadon de ekonomiaj rilatoj, rimarkante, ke ambaŭ flankoj festis la 30an datrevenon de la Suzhou-a Industria Parko.

Li diris, ke la singapura-ĉinaj rilatoj baziĝas sur reciproka respekto kaj fido, kaj havas reciprokan profiton, aldonante, ke lia lando plene komprenas la pozicion de la ĉina registaro pri la tajvana demando, kontraŭas ajnan formon de “tajvana sendependeco” kaj firme observas la principon de unu Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree