Estas anoncita listo de "Plej Bonaj Turismaj Vilaĝoj" 2024 en la 122-a sesio de Plenuma Konsilio de la Monda Turisma Organizo (Turismo de UN) en kolombia Kartageno vendrede laŭ la pekina tempo kaj en la listo troviĝas Shibadong-vilaĝo en Hunan-provinco, meza Ĉinio.
Shibadong-vilaĝo situas en profunda montaro de Huayuan-gubernio, Hunan-provinco. Ĝi estas tradicia malnova vilaĝo de mjaŭ-oj kun la historio de pli ol 400 jaroj. En ĝi estas konservitaj ses naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, inkluzive de malnova kanto de mjaŭ-oj, mjaŭ-etna novjaro kaj brodaĵoj faritaj de la mjaŭ-aj virinoj, kaj 18 provincaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Inter ili, kiel grava parto de Sunperiodoj (En la ĉina tradicia kalendaro, la jaro estas dividita en 24 sunperiodojn, ĉiu el kiuj konsistas el ĉ. 15 tagoj.) vizito al bazaro de la mjaŭ-oj en Aŭtunkomenco (unu el la 24 sunperiodoj, komenciĝanta je la 7-a, 8-a aŭ 9-a de aŭgusto) fariĝis nemateria kultura heredaĵo de la homaro de UN.