Vendrede en la Rumana Akademio en Bukareŝto okazis akademia forumo festanta la 75an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rumanio.
Kungastigita de la Ĉina Ambasadorejo en Rumanio kaj la Rumana Akademio kun subteno de la Ĉina Akademio de Sciencoj, la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj la Alianco de Naciaj kaj Internaciaj Sciencaj Organizoj por Regionoj de la Zono kaj Vojo, la okazaĵo kolektis ĉirkaŭ 100 akademiulojn kaj oficialulojn.
Ĉina ambasadoro al Rumanio Han Chunlin emfazis la longdaŭran sciencan kaj teknologian kunlaboron inter la du landoj.
Han diris, ke en la lastaj jaroj, kun ĉiam pli profundiĝanta kunlaboro de la Zono kaj Vojo inter Ĉinio kaj centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj, scienca kaj esplora kunlaboro inter Ĉinio kaj Rumanio fariĝis pli strikta kun vastaj perspektivoj. Han urĝis pliprofundigi partnerecojn en novaj teknologioj kaj baza esplorado.
Vicprezidanto de la Rumana Akademio Marius Andruh alvokis vastigi kunlaboron por trakti tutmondajn defiojn kiel klimatan ŝanĝiĝon kaj artefaritan intelekton, citante komplementajn fortojn de ambaŭ landoj.
Kadre de la forumo okazis ses specialaj prelegoj pri temoj inkluzive de artefarita intelekto, klimata ŝanĝiĝo kaj ĉina-okcidentaj kulturaj interŝanĝoj, kun akademiuloj skizantaj estontajn direktojn por duflanka esplora kunlaboro.