En Limao okazis premiero de dokumenta filmo "De la Granda Muro ĝis Maĉupikĉuo" de ĈKG kaj publikiga ceremonio de la lingvo Quechua
Mirinda Publikigita: 2024-11-16 20:51:05

 

La 15-an de novembro laŭ la loka tempo okazis en Limao, la ĉefurbo de Peruo, la premiero de la dokumenta filmo de Ĉina Komunikila Grupo "De la Granda Muro ĝis Maĉupikĉuo" kaj la publikiga ceremonio de la lingvo Quechua sur socia mediato. Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de ĈKG kaj Luis Beltrán Pantoja Calvo, guberniestro de Kusko-provinco, Peruo, faris paroladojn en la evento. Preskaŭ 200 gastoj el peruaj politikaj, ekonomiaj, kulturaj, akademiaj rondoj kaj amaskomunikiloj ĉeestis la eventon, inkluzive de Perua Ministro pri Kulturo Fabricio Valencia, plenuma prezidanto de la Perua Nacia Radio kaj Televida Grupo Chadia, kaj ĝenerala sekretario de Perua Anda Komunumo Gutierrez.

Shen Haixiong diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe publikigis subskribitan artikolon en "El Peruano" kaj montris: La profunda amikeco inter Ĉinio kaj Peruo radikas en la saĝo de antikvaj civilizacioj, heredita de malproksima historio kaj profundigita en reciproke utila kaj kungajna kunlaboro. En proksima estonteco, la radio- kaj televidaj departementoj de la du landoj okazigos la premieron de "De la Granda Muro ĝis Maĉupikĉuo" en Peruo. Li kredas, ke tio helpos ĉinajn kaj peruajn amikojn pli bone koni unu la alian. En la ceremonio, CGTN oficiale publikigos paĝon sur sociaj retoj en la lingvo Quechua. Oni esperas uzi ĉi tiun platformon por liveri informojn pri tutmonda kaj ĉina evoluo al keĉulingvaj publikoj, kaj malfermi fenestron por ke la ĝenerala publiko komprenu Ĉinion kaj la mondon.

La dokumenta filmo "De la Granda Muro ĝis Maĉupikĉuo" estas kune produktita de ĈKG, la Perua Ministerio pri Ekstera Komerco kaj Turismo kaj la Perua Nacia Radio kaj Televida Grupo. La filmo estos disponebla en la lingvoj ĉina, angla, hispana, franca, araba, rusa, kroata kaj quechua tutmonde.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree