Programero "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" (hispana versio) estas elsendata en Peruo
Ema Publikigita: 2024-11-16 16:00:37

La 15-an de novembro, dum la vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al Limao por la 31a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK kaj ŝtata vizito al Peruo, okazis en Limao la publikiga ceremonio de la programero "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" (hispana versio) produktita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Perua prezidento Dina Boluarte sendis videomesaĝon al la ceremonio, esprimante gratulon pro la elsendo de la programero en Peruo. Preskaŭ 200 gastoj el la politika, ekonomia, kultura, amaskomunikila, akademia kaj aliaj rondoj de Peruo ĉeestis la ceremonion.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de KPĈ kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, diris en sia parolado, ke la programero plue antaŭenigos komprenon kaj resonon inter la du popoloj, kaj aldonos novan brilon al la ĉina civilizacio kaj la inkaa civilizacio, kiuj kompletigis unu la alian en la longa historio de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree