Haveno Chancay fariĝas nova deirpunkto por “Inkaa Vojo en la nova epoko”
Qiujieming Publikigita: 2024-11-16 02:03:54

Vespere de la 14a de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj perua prezidento Dina Boluarte kune ĉeestis la malferman ceremonion de la Haveno Chancay per videoligo en la Prezidenta Palaco en Limao. Xi diris, ke hodiaŭa Haveno Chancay fariĝas nova deirpunkto por “la Inkaa Vojo en la Nova Epoko”.

Ĉi tio estas la tria ŝtata vizito de prezidanto Xi al Peruo kaj la tria renkontiĝo kun prezidento Boluarte en unu jaro. La du ŝtatestroj kune ĉeestis la havenan malferman ceremonion, kiu fariĝis grava atingo de la vizito, kaj atestis la ĉiamdaŭran amikecon inter la du popoloj.

Laŭ la hispana lingvo, la prononco de Chancay estas simila al tiu de Ŝanhajo, tial "de Chancay al Ŝanhajo" fariĝis populara diro, reprezentante la atendojn de homoj pri la nova Internacia ter-mara komerca koridoro inter Azio kaj Latin-Ameriko. Ĉi tiu nova pozicio reflektas la komprenon de Ĉinio kaj Peruo pri la nova situacio de tutmonda ekonomia kresko, kaj ankaŭ la pozitivan volon de Peruo konekti kun la plej aktivaj merkatoj en la Azio-Pacifiko kaj integriĝi en la ĉina merkato.

La unua fazo de la projekto de la Haveno Chancay mallongigas la tempon de mara transportado de Peruo al Ĉinio al 23 tagoj, ŝparante pli ol 20% de loĝistikaj kostoj, alportante enspezojn de 4.5 miliardoj da usonaj dolaroj al Peruo ĉiujare, kaj kreante pli ol 8 000 rektajn laborpostenojn.

Samtempe, la Haveno Chancay estas “verda” haveno. La projekto starigis bestan helpstacion por plibonigi la mediajn kondiĉojn de malsekaj regionoj, marbordoj, kaj biologiaj loĝlokoj, kaj antaŭenigi daŭripovon de la loka ekonomio kaj socio. Videblas, ke la Haveno Chancay estas ne nur nova deirpunkto por la “Inkaa Vojo en la Nova Epoko”, sed ankaŭ nova deirpunkto por la feliĉa vivo de homoj en Latin-Ameriko.

Ambaŭ flankoj kunhavas la deziron respondi al defioj kaj disvolviĝi kune, kaj ambaŭ alvokas multflankismon kaj kontraŭas protektismon. Xi rimarkis, ke ambaŭ flankoj devas plifortigi la “duradan veturadon” de komerco kaj investo, antaŭenigi la “komunan disvolviĝon” de tradiciaj industrioj kaj emerĝantaj industrioj kaj antaŭenigi la “du-ĉenan integriĝon” de la industria ĉeno kaj provizoĉeno.

De la malfermo de la Haveno Chancay al la altgradigo de la liberkomerca interkonsento; de daŭre antaŭenigi dialogon kaj kunlaboron en edukado, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj, al insisti multflankismon kaj alvoki multflankan kunlaboron, la vizito de prezidanto Xi atingis fruktodonajn rezultojn, profundigis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Peruo, vastigis la spacon por reciproke profita kunlaboro, donis al la dulandaj rilatoj la signifon de la nova epoko, kaj injektis novan impulson al la kunlaboro de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj la disvolviĝon kaj revigliĝon de la “Tutmonda Sudo”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree