La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo anoncis, ke la kargospacoŝipo Tianzhou-8 sukcese kupliĝis kun la orbitanta kosmostacio Tiangong sabate.
La agentejo diris, ke frumatene je la 2a horo kaj 32 minutoj (pekina tempo), Tianzhou-8 kupliĝis ĉe la malantaŭa aperturo de Tianhe, la kerna modulo de la kosmostacio Tiangong, post ĝustigo de sia stato.
Tajkonaŭtoj de la spacoŝipo Shenzhou-19 en la kosmostacio eniros la kargoŝipon kaj transigos la utilajn ŝarĝojn laŭplane.