Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol dum la ĉeesto al la 31a Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Limao, Peruo.
Xi alvokis Ĉinion kaj Sud-Koreion antaŭenigi solidan kaj stabilan disvolviĝon de la strategia kunlabora partnereco inter la du landoj.
En la lastaj du jaroj, internacia kaj regiona situacioj spertas ŝanĝiĝojn. Xi diris, ke la dulandaj rilatoj konservis tendencon de disvolviĝon.
Xi diris ankaŭ, ke kiel ajn ŝanĝiĝas la situacio, Ĉinio kaj Sud-Koreio devas resti al la originala intenco en starigo de la diplomatiaj rilatoj, firme kapti la direkton de bonnajbareco kaj amikeco, kaj persisti en la celo de reciproka profito kaj kungajna kunlaboro.
Xi ankaŭ alvokis la du flankojn plene ludi la avantaĝojn de geografia proksimeco, kultura afineco kaj ekonomia integriĝo por plifortigi interŝanĝojn kaj profundigi kunlaboron, kaj antaŭenigi solidan kaj konstantan disvolviĝon de la strategia kunlabora partnereco inter la du landoj, por pli bone profiti la du popolojn kaj doni pli grandan kontribuon al regionaj paco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero.