Xi faris gravajn proponojn pri komuna antaŭenigo de azi-pacifika disvolviĝo
Yu Publikigita: 2024-11-17 15:35:47

Sabate dum parolado en la 31a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), ĉina prezidanto Xi Jinping vokis surŝultrigi respondecon al la epoko kaj kune antaŭenigi la disvolviĝon de la azi-pacifika regiono.

Xi diris, ke azi-pacifika kunlaboro alfrontas defiojn kiel leviĝantajn tendencojn de geopolitiko, unuflankismo kaj protektismo, kaj ĉe ĉi tiu historia vojkruciĝo, azi-pacifikaj landoj portas pli grandajn respondecojn sur siaj ŝultroj.

Xi proponis konstrui malferman kaj interligitan reĝimon por azi-pacifika kunlaboro, alvokante detrui la murojn malhelpantajn la fluadon de komerco, investo, teknologio kaj servoj. Li diris, "Ni devas resti sindediĉaj al multflanka kaj malferma ekonomio, firme subteni la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe ĝia kerno, plene reaktivigi la rolon de APEK kiel inkubatoro de tutmondaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj, kaj antaŭenigi regionan ekonomian integriĝon kaj konekteblecon."

Li plue alvokis fari verdan novigon katalizanto de Azi-Pacifiko, aldonante, ke Ĉinio disvolvas novajn kvalitajn produktivajn fortojn laŭ realaj kondiĉoj kaj profundigas kunlaboron kun koncernaj partioj pri verda novigo.

"Ni devas firme kapti la ŝancojn prezentitajn de la nova sciencteknika revolucio kaj industria transformiĝo, kaj plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en artefarita intelekto, kvantuma informo, vivo kaj sano, kaj aliaj avangardaj kampoj," li aldonis.

Li aldonis, ke Ĉinio komencos la Tutmondan Iniciaton de Kunlaboro pri Translandlima Datumfluado, kaj serĉos pli profundan kunlaboron kun aliaj partioj por antaŭenigi efikan, oportunan kaj sekuran translandliman datumfluadon.

La ĉina prezidanto proponis ankaŭ persisti pri universale utila kaj inkluziva vizio de azi-pacifika disvolviĝo. Li diris, "Ni devus bone uzi la platformon de APEk por plifortigi ekonomian kaj teknikan kunlaboron. Ni devas pliigi subtenon al evoluantaj ekonomioj kaj malprivilegiaj grupoj, kaj kune labori por grandigi la kukon kaj distribui ĝin juste por ebligi al pli da ekonomioj kaj homoj profiti de evoluado.”

Li aldonis, ke la plua disvolviĝo de Ĉinio liveros novajn ŝancojn al la azi-pacifika regiono kaj al la tuta mondo, kaj ke Ĉinio bonvenigas ĉiujn partiojn plu veturi per la "ekspresa trajno" de ĉina disvolviĝo kaj kreski kune kun la ĉina ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree