Tutmonda Regado Eniras en “Tempon de Rio-de-Ĵanejro” Tutmonda Sudo Atendas Rezolucion de Ĉinio
Lucia Publikigita: 2024-11-17 15:29:59

"Konstruado de Justa Mondo kaj Daŭrigebla Planedo" estas la temo de la Pintkunveno de G20, 2024, kiu celas trakti la turbulan kaj ŝanĝiĝantan internacian situacion kaj la kompleksajn kaj defiajn problemojn en tutmonda regado. Laŭ la opinio de ĉina prezidanto Xi Jinping, "Ĉiuj membrolandoj de G20 devas porti la respondecon por fariĝi ĉefaj internaciaj kaj regionaj agantoj, kaj gvidi per ekzemplo por antaŭenigi disvolviĝon de ĉiuj nacioj, plibonigi la bonfarton de la tuta homaro kaj antaŭenigi progreson de la tuta mondo.” Laŭ la enketo publikigita de CGTN, tutmondaj respondantoj forte konsentas kun la rimarkoj de prezidanto Xi Jinping kaj pozitive taksas la kontribuojn de Ĉinio al antaŭenigo de tutmonda ekonomia kresko kaj plibonigo de tutmonda ekonomia regado.

En la enketo, 80,9% de respondantoj deklaris, ke G20 estas platformo de ĉiuj partioj por plifortigi plurflankan kunlaboron kaj dividi disvolvajn ŝancojn, emfazante la bezonon de komunaj klopodoj por trakti tutmondajn necertecojn kaj defiojn.

67,1% de respondantoj esperas, ke la Pintkunveno de G20 traktos la disvolvajn bezonojn de landoj de la Tutmonda Sudo, efike plibonigante ilian rolon kaj influon en internaciaj aferoj.

73,4% de la respondantoj atendas, ke membrlandoj de G20 aktive antaŭenigos internacian kunlaboron pri klimata regado, kiu estas la temo de vasta zorgo por la Tutmonda Sudo, kaj antaŭenigos verdan transiron de la tutmonda ekonomio.

En la enketo, 92,8% de respondantoj opinias, ke Ĉinio faris signifajn kontribuojn por plifortigi la reprezentivecon kaj voĉon de landoj de Tutmonda Sudo en tutmonda regado. 91,4% de respondintoj opinias, ke Ĉinio estas grava forto por antaŭenigi disvolviĝon, revigliĝon kaj komunan prosperon de landoj de la Tutmonda Sudo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree