Aktivado de ĉina-peruaj interpopolaj interŝanĝoj okazis en Limao
Yu Publikigita: 2024-11-17 13:20:25

Aktivado de ĉina-peruaj interpopolaj interŝanĝoj okazis la 15an de novembro (loka tempo) en Limao, okaze de la vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al Limao por la 31a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj ŝtata vizito al Peruo. Ĝi estis kunorganizita de Ĉina Komunikila Grupo, la Oficejo de Strategia Komunikado kaj Gazetara Sekretario de la Perua Prezidentejo kaj la Perua Nacia Radiodisaŭdiga kaj Televida Grupo. Perua prezidento Dina Boluarte faris videan paroladon, dezirante al la okazaĵo fruktdonajn rezultojn. Ĝin ĉeestis preskaŭ 200 homoj el la politika, ekonomia, kultura, akademia kaj amaskomunikila rondoj de Peruo, inkluzive de Rogers Martin Valencia Espinosa, perua ministro pri kulturo, Ninoska Chadia, plenuma prezidanto de la Perua Nacia Radiodisaŭdiga kaj Televida Grupo, kaj Gonzalo Gutierrez, ĝenerala sekretario de la Anda Komunumo.

Prezidento Boluarte diris en sia parolado, ke Peruo kaj Ĉinio ambaŭ estas antikvaj civilizacioj, kaj la du popoloj havas profundan amikecon kaj estas bonaj fratoj kaj amikoj, kaj iliaj interŝanĝoj kaj kunlaboro kontribuos al prospero kaj disvolviĝo de multkulturismo en la mondo. Ŝi diris, ke ĉi tiu interŝanĝa aktivado inter Ĉinio kaj Peruo estas mirinda elmontro de kulturaj heredaĵoj de la du landoj, kaj la plej nova atesto de la amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj. Ŝi esprimis sian kredon, ke per ĉi tiu okazaĵo, Peruo kaj Ĉinio plue plifortigos kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, alportos pli da avantaĝoj al la du popoloj, kaj kune kreos kaj dividos pli daŭran kaj prosperan estontecon.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, diris en sia parolado, ke la subsrikbita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping, publikigita en la ĵurnalo El Peruano, atentigis, ke la profunda amikeco inter Ĉinio kaj Peruo enradikiĝis en la saĝo de antikvaj civilizacioj, transdonita kaj heredita de la historio de la du nacioj eĥantaj unu la alian de malproksime kaj profundigita per reciprokprofita kaj ambaŭgajna kunlaboro. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree