Laŭ invito de brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva, ĉina prezidanto Xi Jinping iros al Rio-de-Ĵanejro por ĉeesti la 19an Pintkunvenon de Gvidantoj de G20 kaj fari ŝtatan viziton al Brazilo de la 17a ĝis la 21a de novembro.
Brazilo situas en orienta parto de Sud-Ameriko, kun areo de 8,5104 milionoj da kvadrataj kilometroj kaj populacio de proksimume 217 milionoj da loĝantoj. Brazilo estas riĉa je mineraloj, tero, arbaroj kaj akvoresursoj, kun progresinta agrikulturo kaj brutobredado, kaj ĝia nacia ekonomio okupas la unuan lokon en Latin-Ameriko.
Ĉinio kaj Brazilo starigis la diplomatiajn rilatojn en la 15a de aŭgusto 1974. En 1993, la du landoj starigis strategian partnerecon. En 2012, la rilatoj estis plialtigitaj ĝis ampleksa strategia partnereco. Depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, la dulandaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj bone disvolviĝis. Brazilo estas la naŭa plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Brazilo.