Programo "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" (portugala versio) estas elsendita en Brazilo
Qiujieming Publikigita: 2024-11-17 23:38:56

Portugalaj amaskomunikiloj dimanĉe komencas elsendi la portugallingvan eldonon de la tria sezono de la programo "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping", kiu estis farita de Ĉina Komunikila Grupo.

La elsendoj venas kiam la ĉina prezidanto alvenas al Brazilo por la 19a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 kaj ŝtata vizito al ĉi tiu lando laŭ la invito de brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva.

La tria sezono de la programo "Klasikaĵoj Cititaj de Xi Jinping" fokusiĝas pri temoj kiel komunumo kun komuna estonteco por la homaro, kultura heredo kaj novigo, protekto de biologia diverseco, interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj, kaj elektas la antikvajn ĉinajn librojn kaj klasikajn citaĵojn cititajn de prezidanto Xi Jinping en liaj gravaj paroladoj kaj artikoloj, montrante al la publiko la kulturan fundamenton de la ĉina modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree