La 16-an de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping alvenis al la Kongresa Centro de Limao por ĉeesti la 31an Renkontiĝon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj faris gravan paroladon "Kundividi respondecon de la epoko kaj kune akceli disvolvon de Azi-Pacifiko".

Xi montris en la parolado, ke dum la lastaj jardekoj, APEK gvidis la Azi-Pacifikan regionon atingi grandan disvolviĝon, prosperon kaj integriĝon, kaj helpis la regionon fariĝi la plej dinamika sektoro de la tutmonda ekonomio kaj grava kreska motoro. Nuntempe, la centjara ŝanĝiĝo de la mondo akceliĝas, ekonomia kresko de la mondo malfortiĝas, monda malferma indico konstante malpliiĝas kaj kunlaboro en Azi-Pacifiko alfrontas defiojn el geopolitiko, unuflankismo kaj protektismo kreskantaj. Starante ĉe la vojkruciĝo de historio, azi-pacifikaj landoj tenas pli grandan respondecon. Ni devas unuiĝi kaj kunlabori, kuraĝe alporti respondecojn, plene efektivigi la Putrajayan Vizion 2040 de APEK, antaŭenigi konstruadon de la azia-pacifika komunumo kun komuna estonteco kaj klopode malfermi novan epokon de disvolviĝo en Azi-Pacifiko. Por tio, li proponis jenajn sugestojn.

Unue, konstruu malferman kaj kunligan kunlaboran strukturon en Azi-Pacifiko.
Due, kultivu verdan kaj novigan kreskodinamismon en Azi-Pacifiko.
Trie, firmigu la ideon de inkluziva kaj ĝenerale utila disvolviĝo en Azi-Pacifiko.
Ĉinio servos kiel gastiganto de AEPK en 2026 kaj li atendas profundigi kunlaboron de Azi-Pacifiko kun ĉiuj partioj por profitigi la azi-pacifikan popolon.

Reformado kaj malfermo estas historia procezo de komuna disvolviĝo kaj progreso por Ĉinio kaj la mondo. Antaŭ kelkaj monatoj, la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) faris sistemajn aranĝojn por pluamplekse profundigi reformojn kaj antaŭenigi ĉinstilan modernigon. La tria plena sesio La plenkunsido proponis pli ol 300 gravajn reformajn iniciatojn, kaj faris sisteman aranĝon pri konstruado de alt-nivela socialisma merkata ekonomia sistemo, antaŭenigo de altkvalita ekonomia evoluo, plivastigo de alt-nivela malfermo, plibonigo de la vivokvalito de la popolo, kaj konstruado de bela Ĉinio. La evoluo de Ĉinio alportos pli da novaj oportunoj por la evoluo de Azio-Pacifiko kaj la mondo.