Responde al demandoj pri tio, ke Ĉinio petis por servi kiel gastiganto de APEK 2026 kaj la peto jam ricevis subtenon de ĉiuj partioj, la proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke APEK estas grava ekonomia kunlabora mekanismo en la azi-pacifika regiono. Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al azi-pacifika kunlaboro kaj servis kiel gastigantoj de APEK en 2001 kaj 2014. En 2026, Ĉinio gastigos la kunvenon de APEK por la tria fojo. Ĉinio volas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun ĉiuj partioj pri okazigo de la kunveno en 2026, kune efektivigi la Vision de Putrajaya 2040, antaŭenigi la konstruadon de la Azi-Pacifika Komunumo kaj la Azi-Pacifika Liberkomerca Regiono, klopodi por rezultoj de pragmata kunlaboro en diversaj kampoj, kaj injekti novan forton por la ekonomia kresko de Azio-Pacifiko kaj la mondo.