Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia subskribita artikolo publikigita dimanĉe en brazila amaskomunikilo Folha de S. Paulo, ke Ĉinio kaj Brazilo, kiel du el la ĉefaj evoluantaj landoj de la mondo, devas preni sur sin la historiajn devojn kaj respondecojn, kaj labori kune kun aliaj en la Tutmonda Sudo por rezolute protekti la komunajn interesojn de la evoluantaj landoj, trakti tutmondajn defiojn per kunlaboro, kaj antaŭenigi la starigon de pli justa kaj racia tutmonda regada sistemo.
Xi diris, ke la du landoj devas fari sian distingan kontribuon al la paco, stabileco kaj komuna disvolviĝo de la mondo.
La artikolo titolita "Amikeco Transpaŝanta Vastajn Oceanojn, Vojaĝo al Pli Brila Komuna Estonteco" estis publikigita dum la vojaĝo de Xi al Brazilo por la 19a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 en Rio-de-Ĵanejro kaj ŝtata vizito al Brazilo.