Xi renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese
Lucia Publikigita: 2024-11-18 22:51:52

Matene de la 18-a de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese dum la Pintkunveno de Gvidantoj de G20 en Rio-de-Ĵanejro.

Xi montris, ke en la pasinta novembro, ili havis profundan komunikadon en Pekino pri strategiaj, ĝeneralaj kaj direktecaj aferoj rilataj al la longdaŭra disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Dum la pasinta jaro, la du landoj konservis striktan komunikadon kaj interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj, aktive antaŭenigis efektivigon de la grava konsento, kiun ili atingis, kaj faris pozitivan progreson. Ĉinio volas labori kun Aŭstralio por antaŭenigi konstruadon de pli matura, stabila kaj fruktodona ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Aŭstralio kaj injekti pli da stabileco kaj certeco en la regionon kaj la mondon.

Xi diris, ke pli ol 250 aŭstraliaj kompanioj partoprenis en la ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, atingante rekordon. Ĉinio volas importi pli da altkvalitaj aŭstraliaj produktoj, kuraĝigi ĉinajn kompaniojn investi en Aŭstralio, kaj esperas, ke Aŭstralio liveros justan, travideblan kaj nediskriminacian komercan medion por ĉinaj kompanioj.

Albanese diris, ke li ĝojas renkontiĝi denove kun prezidanto Xi Jinping okaze de la deka datreveno de la starigo de la ampleksa strategia partnereco de Aŭstralio kaj Ĉinio. Ekde lia vizito al Ĉinio pasintjare, la rilatoj inter Aŭstralio kaj Ĉinio faris kuraĝigan progreson en diversaj kampoj inkluzive de komerco, alportante palpeblajn avantaĝojn al la homoj de ambaŭ landoj. Aŭstralio subtenas la politikon de unu Ĉinio kaj esperas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en transformiĝo de energio, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj aspektoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree