
La 18an de novembro laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun brita ĉefministro Keir Starmer dum la Pintkunveno de Gvidantoj de Grupo 20 en Rio-de-Ĵanejro.
Xi Jinping montris, ke la nuna mondo eniris novan periodon de tumulto kaj ŝanĝo. Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj la plej gravaj ekonomioj de la mondo, Ĉinio kaj Britio ŝultras la respondecon antaŭenigi propran disvolviĝon, sed ankaŭ alprenas la respondecon respondi al tutmondaj defioj. La du flankoj devas stari ĉe la pozicio de strategia partnereco, sekvi principojn de reciproka respekto, malferma kunlaboro, interŝanĝo kaj lernado unu de la alia kaj realigo de reciproka profito kaj kungajno, kaj kune skribi la sekvan ĉapitron de sana kaj stabila disvolviĝo de la ĉina-britaj rilatoj.

Starmer diris, ke Britio kaj Ĉinio havas vastajn komunajn interesojn kaj havas gravajn respondecojn por solvi tutmondajn defiojn, kaj konservi mondan pacon kaj disvolviĝon. La longdaŭraj kaj fortaj rilatoj inter Britio kaj Ĉinio estas tre gravaj por la du landoj kaj la mondo. Britio esperas kun la spirito de reciproka respekto, egaleco kaj sincereco, plifortigi dialogon kun Ĉinio, plibonigi reciprokan komprenon kaj fari interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj de ekonomio kaj komerco, teknologio, financo, sanzorgado, edukado kaj klimata ŝanĝo.